----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 23 (DUDEK TRI) Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob! "Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?" li kriis, "ĉu en la mallumo?" La aliaj sin montris. "Rekaŝu vin, ili tuj alvenos," li diris. "Kiel vi faris por antaŭi ilin?" "Dank'al Gerda: ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa, kiel vi scias; ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn." Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signalon. Envenis la kavernon flegistino Marta, ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj. "Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!" La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon. Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la ĝusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko iĝis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. Montriĝis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ malsekeco. La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (23) Kiel Bob sukcesis antaŭi la bandon? Kiom da trezorserĉantoj envenis la kavernon? Kio mirigas la tri studentojn? Kie, laŭ la malnova dokumento, troviĝas la trezoro? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ En ĉapitro 9 vi lernis pri la finaĵo "-it-". (La kapo de Bob estis "batita".) En ĉapitro 11 vi lernis pri la finaĵo "-ant-". (Linda pensas, sin "demandante", ĉu...) Poste, en ĉapitro 14, aperas la finaĵoj "-at-" kaj "-int-". (Ĉambro "nekonata". Kvazaŭ ŝi estus "laborinta".) La vortoj kun "-ant-" kaj "-at-" rilatas al la nuno, al la estanteco (al tio, kio okazas aŭ estas nun). La vortoj kun "-int-" kaj "-it-" rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aŭ estis antaŭe). Ekzistas ankaŭ finaĵoj "-ont-" kaj "-ot-" por la estonteco (tio, kio okazos aŭ estos poste). Vortoj kun la finaĵoj "-ant-", "-at-", "-int-", "-it-", "-ont-", "-ot-" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj finaĵoj estas la PARTICIPAJ FINAĴOJ. La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ AKTIVAJ PARTICIPOJ. La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ PASIVAJ PARTICIPOJ. | SUBJEKTA | OBJEKTA ---------+------------------------ ANTAŬE | -int- | -it- ---------+------------------------ NUN | -ant- | -at- ---------+------------------------ POSTE | -ont- | -ot- Jen kelkaj ekzemploj: La polico serĉas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis]. La virino estas enŝlosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis]. Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas]. Ŝi iomete timas pro la ĵetataj teleroj [teleroj, kiujn oni ĵetas]. Ĉu vi streĉe atendas la venontan ĉapitron [ĉapitron, kiu venos]? Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]? Se la ĉefa parolo estas nuna (supre estas "serĉas", "estas", "rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene: X-inta ---> kiu X-is X-ita ---> kiun oni X-is X-anta ---> kiu X-as X-ata ---> kiun oni X-as X-onta ---> kiu X-os X-ota ---> kiun oni X-os Tamen, se la ĉefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel simple "traduki". Ekzemple: "Hieraŭ matene Bob pensis pri la farota laboro." Sed eble li faris la laboron hieraŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus, ke hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio signifus, ke eĉ hodiaŭ la laboro ankoraŭ ne estas farita. Pli ĝusta "traduko" estas do: Hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis objekto de posta faro. "Morgaŭ vespere Bob rigardos la faritan laboron." Sed eble li faros la laboron morgaŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus, ke morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio signifus, ke jam hodiaŭ la laboro estas farita. Pli ĝusta "traduko" estas do: Morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de antaŭa faro. Ĉu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, ĉar la realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Manĝonta" signifas kvazaŭ "malsata"; "manĝanta" signifas kvazaŭ "ĉe-tabla"; "manĝinta" signifas kvazaŭ "sata". Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante participon! ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (23) Ekzemplo: Mi serĉas monujon, kiun mi perdis. ---> Mi serĉas perditan monujon. Reskribu uzante participon! La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin rigardas. La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis. Kato, kiu manĝis, normale volas dormi. La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili serĉas. Li zorge purigis la aŭton, kiun li volis vendi. En la universitato Marta estas virino, kiun ĉiu konas. Ŝi provis legi la numeron de la aŭto, dum ĝi veturas. Tiam ŝi ankoraŭ havis la monujon, kiun ŝi poste perdis. Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis. Mi plendos pri la seĝoj, kiuj malaperis. Mi devis atendi la buson, kiu venis poste. Ŝi longe adiaŭis la amikon, kiu devis foriri. -----------------------------------------------------------------------