----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 21 (DUDEK UNU) Gerda sentas sin pli bone. Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Bob plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi? Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!" Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas." "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. Gerda manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu ĉi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras: "Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino, adiaŭ." Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras: "Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?" ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (21) Pri kio parolas Gerda kaj Bob? Kio okazas post iom da tempo? Kion promesas Gerda? Pri kio temas la papero? Kiuj estas la Lumoserĉantoj? Kial la ŝtatoj persekutis ilin? Kiam la aĉulo foriras? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (21) Ekzemplo: kunligita aro : ---> kunligita aro : grupo Trovu la vortojn! administrejo por transportado de leteroj : agrable sentiganta, kiel sukero : ano de la militistaro : antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de realigota agado : aro de aĵoj kun samaj ecoj : arto aranĝi sonojn en maniero plaĉa por aŭskultado : ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la koro : ĉiu el la okazoj, kiam io okazas : dekstra aŭ maldekstra parto : ebleco de sukceso : elstara parto meze de vizaĝo : estiĝi, fariĝi en iu loko aŭ momento : farota laboro aŭ servo : fordoni ion interŝanĝi por mono, malaĉeti : frua parto de tago antaŭ tagmezo : granda movebla objekto por uzado en domo : ĝentile esprimi al iu sian kontentecon pro ties sukceso aŭ feliĉo : io plata, el kio oni manĝas : je la tago antaŭ la nuna tago : korpaj ludoj : kovri la korpon per io portebla : kunligita aro : malalta aŭ maldika : maldika aĵo, sur kiu oni skribas, kaj el kiu oni faras librojn : mallonga memoriga skribaĵo : mallonge antaŭe : manĝaĵo kun multe da akvo : okazanta pli antaŭe, proksime al la komencotempo : pansimila sed pli dolĉa bakaĵo : perforte dispecigi : reciproka mortigado inter malamikaj homgrupoj : restoracia servisto, kiu alportas la trinkaĵojn kaj manĝaĵojn : ruĝeco, blueco, bruneco, verdeco, nigreco, ktp : ruĝete terkolora : sciigi al alia persono, kion oni aŭdis, vidis kaj trovis : sin movi tra la aero : speco de simpla manĝaĵo : supra kovrilo de ĉambro : vere ekzistanta kaj kontrolebla : vojo inter domoj en urbo : La vortoj estas: bruna, dekstra, dolĉa, flanko, fojo, flugi, frua, gratuli, grupo, hieraŭ, ĵus, kelnero, koloro, kuko, mateno, meblo, milito, muziko, nazo, noto, okazi, pano, papero, plafono, plano, plata, poŝto, raporti, reala, rompi, soldato, speco, sporto, strato, supo, ŝanco, tasko, telero, vendi, vesti -----------------------------------------------------------------------