----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 19 (DEK NAŬ) Petro: Eble ni forkuris tro rapide. Ĉu vere fantomoj ekzistas? Ralf: Ĉu vi volas raporti pri la voĉo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi... Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi? Petro: Mi ne ridas, mi nur v... Ralf: Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi... Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias ŝofori. Petro: Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus... ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (19) Kiuj estas Petro kaj Ralf? Kial Ralf provas timigi Petron? Kiamaniere li provas timigi lin? Ĉu Petro estas timigita? Kion Ralf rakontas pri la virino? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (19) Ekzemplo: speco de agado : ---> speco de agado : maniero Trovu la vortojn! afero, io pripensebla : agi farante sian taskon, servon, oficon : bona sento de komforteco aŭ ĝojo : de tiu speco : deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas : ekhavi : ekmalfunkcii : en bezonata kiomo : enpreni akvon : esprimi doloran senton per neparolaj sonoj : facile uzebla, bona por la celo : fari tre malplaĉan senton : granda en la direkto nek de longo nek de diko : ĝusta aranĝo aŭ dismetado : havigi al si interŝanĝe por mono : iri, sed ne paŝante : je ĉiu tempo : konsenti ricevi ion : kontraŭkrima administraĵo : kunmeti tiel, ke oni ne povas facile rekoni la partojn : malesti, foresti, ne esti sufiĉe multe : malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn, maloportuni al iu : meti en situacion aŭ pozicion, kiu malebligas eniron aŭ eliron : ne daŭrigi : ordigi, prizorgi : plaĉa per ĝentileco, amikeco : povanta bone kaj ĝuste decidi : preni kun si, havi kun si : pro dubo halti ne sciante, kion fari : proksime al : pura, travidebla, komprenebla : rebonigi, refunkciigi : rediri, refari : senakva aŭ kun malmulte da akvo : senti bezonon trinki : senti strangecon, neatenditecon, nekutimecon : senviviĝi : sidilo : speco de agado : ujo por trinkaĵo : La vortoj estas: aĉeti, afabla, akcepti, apud, aranĝi, ĉiam, dolori, fermi, fini, funkcii, glaso, ĝemi, ĝeni, heziti, klara, kontenta, larĝa, maniero, manki, miksi, miri, morti, objekto, oportuna, ordo, panei, plezuro, polico, porti, ricevi, ripari, ripeti, saĝa, seĝo, seka, soifi, sufiĉa, tia, trinki, veturi -----------------------------------------------------------------------