----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 13 (DEK TRI) La vojo ŝajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, ŝi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli. Se li ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega. "Vi diris...," ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu." "Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi." "Ĉu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed..." "Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj rakontu ĉion pri vi al nekonato?" "Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti." "Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila, lasante tiun silenton daŭri kaj daŭri pli kaj pli peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke silento estiĝas kaj daŭras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo." "Ĉe mi okazis la malo. Mi daŭre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ĝoje. Vi ŝajnis malfeliĉa. Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi ĉiam deziras feliĉigi la homojn." "Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?" "Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi." "Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta. "Tute ne," ŝi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro." "Ĝis revido, kara spionino!" La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (13) Kie sidas Linda? Kial ŝi volas paroli kun la blondulo? Ĉu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn? Kiel Linda klarigas sian scivolon? Kien precize veturas la blondulo? Kie nun staras Linda? Kion ŝi timas vidante la forveturantan aŭton? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (13) Ekzemplo: faradi : ---> faradi : agi Trovu la vortojn! antaŭa parto de la kapo : atentinda : centro de supera instruado : ĉi tiam : diri "bonan tagon" : dudek kvar horoj : eltrovisto de sekretoj : en la tempo de : faradi : fina parto de brako : havanta ĝustan opinion : irigi laŭ la ĝusta vojo : juna vira homo : kiun oni amas aŭ ŝatas : konsenti, ke iu faru ion : lernanto ĉe universitato : malnormala : ne konata, ne komprenata : ne la sama : ne ludema, grava : nek kuŝi, nek sidi, nek iel moviĝi : pala koloro de haroj : peti informon : pli ŝati : sciigi, ke oni volas ion ricevi : sin movi piede : ŝajni laŭvide : ŝategi : tie, kie muroj kuniras : videbligi : La vortoj estas: agi, alia, ami, angulo, aspekti, blondo, demandi, direkti, dum, grava, iri, kara, knabo, mano, mistera, montri, nun, permesi, peti, prava, preferi, serioza, saluti, spiono, stari, stranga, studento, tago, universitato, vizaĝo -----------------------------------------------------------------------