----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 11 (DEK UNU) Linda ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin: "Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?" Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardis dum longa senvorta minuto. "Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo." "Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi..." "Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi ĉiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas aŭton iri. Mi..." "Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la urbo." La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li. "Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi. "Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas." "Ne dankinde," li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron. "Mi ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston," ŝi diras. "Mi tute ne ŝatas aŭtojn, fakte. Mi havas veturilon, ĉar estas tre oportune, sed mi ne ŝatas aŭtojn." La alta junulo nur silentas. "Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge, sin demandante, ĉu estis saĝe enmiksi sin en tiun aventuron. Ŝi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi. "Ĉu ĝenas vin, se mi parolas?" ŝi demandas, "vi eble estas silentema." "Mi havas zorgojn," li respondas. "Mi ne volas ĝeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi." "Ne dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (11) De kiu Linda petas helpon? Ĉu la juna blonda viro estas kontenta? Kien la blondulo volas veturi? Kion volas Linda de li? Ĉu la blondulo konsentas? Pri kio Linda parolas dum la veturo? Ĉu la blondulo estas parolema? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (11) Ekzemplo: Tio facil[iĝ / ig]as la laboron. La laboro facil[iĝ / ig]as. ---> Tio faciligas la laboron. La laboro faciliĝas. Faru vi: Mi volis aspekti pli bele ol normale. Mi [iĝ / ig]is min pli bela antaŭ la promenado. Antaŭ la promenado, mi [iĝ / ig]is pli bela. Penjo ridis pri mi, ĉar mi plibel[iĝ / ig]is min. Ni veturis en la urbon. Vetur[iĝ / ig]is nin Penjo. Ŝi [iĝ / ig]is mia amiko tuj post mia unua tago en la laborejo. Antaŭ la forveturo, ŝi trovis min en mia ĉambro, kie mi plibel[iĝ / ig]is. La urbo trov[iĝ / ig]as tro malproksime de nia laborejo por iri piede. Penjo ne havas aŭton, sed ŝi sukcesis hav[iĝ / ig]i al si la aŭton de Bob. Post longa promenado en la urbo, ni volis eksidi en trinkejo. Tuj post kiam ni sid[iĝ / ig]is ĉe tablo, iu ulo turnis sin. Li turn[iĝ / ig]is al ni kaj ekrigardis nin. Ni eksentis nin malbonaj. Lia rigardado malbonsent[iĝ / ig]is nin. Ni devis agi. Ni ne plu restis sidaj, ni restar[iĝ / ig]is, tiel dev[iĝ / ig]ante lin forturni sin. Li komprenis, ke li ĝenis nin ade rigardante al ni. Ni kompren[iĝ / ig]is al li, ke rigardado povas esti maldiskreta. Mi lernas multon en la urbo. Ĝi lern[iĝ / ig]as min pri la vivo. Multhoma kunvivado lern[iĝ / ig]as kvazaŭ aŭtomate en la urbo. -----------------------------------------------------------------------