----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 9 (NAŬ) "Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas," diras Tom. Li rigardas la flegistinon: ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro. "Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras. Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi. "Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi demandas. "Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi." "Stranga afero!" "Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!" "Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie." "Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie." "Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klasĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj, oni svenas en la banĉambroj, eble eĉ oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke." "Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!" "Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin." Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda. Sed jen subite Tom haltas. "Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino. "Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..." "Sed estas iu alia, kaj _li_ estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?" "Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?" La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon. "Batita! Oni batis la kapon al li!" "Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis? Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (9) Ĉu la flegistino venas tuj? (jes / ne) Ĉu oni ofte svenas en koridoro? (jes / ne) Kial Tom ekhaltas? (Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupiĝi pri malsanuloj ne estas lia fako.) Kiu sidas ĉe la muro? (Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino) Ĉu Bob paroladas? (jes / ne) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCO (9) Pri demandovortoj. Ekzemplo: ___ vi iras? - Mi iras al la urbo. ---> Kien vi iras? - Mi iras al la urbo. La demandovortoj jam lernitaj estas: kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, ĉu. Jen por vi: ___ diris la kuracisto? - Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia malsano ne estas tro serioza. ___ vi resaniĝos? - Baldaŭ. Eble post kelkaj tagoj. ___ vi iros unue post la resaniĝo? - Unue mi iros en bonan restoracion. ___ vi iros sola? - Ne, amikoj iros kun mi. ___ helpas vin dum la malsano? - Mia amiko Petro. ___ estas via patrino? - En sia oficejo; ŝi devas multe labori tie. ___ vi ne povas iri piede? - Ĉar miaj kruroj estas tute senfortaj. ___ vi ekmalsanis? - Mi ekmalsanis tre subite. ___ tio okazis? - En mia laborejo. ___ ili metis en vian laborlokon? - Neniun, do la laboro restas nefarita kaj atendas min. ___ ili metis neniun en vian lokon? - Ĉar laboristo por mia laboro estas malofte trovebla. -----------------------------------------------------------------------