----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 8 (OK) En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj. Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda. Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas. Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava? Linda observas la junulon kaj pensas: "Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros? "Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin? "Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne. "Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte? "Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte? "Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin? "Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro? "Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo? "Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas. "Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo." Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru. Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari. Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras. Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino? ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (8) Ĉu Linda estas trankvila? (jes / ne) Ĉu Tom kaj Bob jam revenis? (jes / ne) Ĉu Linda scias, kio okazis al Gerda? (jes / ne) Kiu ekstaras kaj iras al la pordo? (Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda / Bob / Tom) Kiu sekvas? (Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda / Bob / Tom) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (8) ("Berlino", "Londono" kaj "Parizo" estas urbo-nomoj.) [Oni / Onin] sendis [mi / min] al [Berlino / Berlinon] por paroli kun la [spiono / spionon]. En [Berlino / Berlinon] mi atendis kvar [tagoj / tagojn] sed ne vidis [li / lin]. La [tuta / tutan] [tempo / tempon] ili observis la [virino / virinon] en [Londono / Londonon]. Ili sekvis [ŝi / ŝin] al [Parizo / Parizon], sed en [tiu / tiun] [urbo / urbon] [ili / ilin] perdis [ŝi / ŝin]. Kiam [oni / onin] aŭdis [tiu / tiun] [novaĵo / novaĵon] el [Parizo / Parizon], [oni / onin] decidis, ke [mi / min] ne plu restu en la [urbo / urbon]. Ekzemplo: Vi parolu pri [vi / si]. ---> Vi parolu pri vi. Nun faru vi: Mi konas [min / sin]. Mi do ne volas vidi [min / sin] en la spegulo. Tom estas pli bela ol mi, kaj mi ofte vidas lin rigardi [lin / sin] en la spegulo. Kiam li turnas [lin / sin] al mi, mi plene vidas [sian / lian] belan aspekton. Ĉu vi volas piediri reen al [via / sia] ĉambro? Vi promenos longe, sed ne timu, ke [viaj / siaj] kruroj tro laboros kaj perdos [ilian / sian] tutan forton. Ekzemplo: Mi konas [mi* / si*] vizaĝon. ---> Mi konas mian vizaĝon. Atente rigardu la tutan ekzercon unue! Ĉu vi havas informojn pri Linda? Ŝi kuŝis en [ŝi* / si*] ĉambro kaj ne sentis [ŝi* / si*] tre bone. Tom iris al [ŝi* / si*] kun [li* / si*] kuracisto, sed ŝi ne rigardis tiun kuraciston serioza. Ŝi preferis [ŝi* / si*] kuraciston; ŝi vere ne amas [li* / si*]. Li do forsendis [li* / si*] kaj vokis [ŝi* / si*]. Strange, kiam ŝi vidis [li* / si*] kuraciston, ŝi sentis [ŝi* / si*] malbone, sed tuj kiam ŝi vidis [ŝi* / si*] kuraciston alveni, ŝi jam sentis [ŝi* / si*] pli bone. Oni [oni* / si*] demandas, ĉu ŝi ametas [li* / ŝi* / si*] kuraciston. -----------------------------------------------------------------------