----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 7 (SEP) (En la koridoro) Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis. Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? Tom: Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas. Bob: Kion ni faru? Tom: Kion vi opinias? Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas. Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne? Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon. Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo. Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta. Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (7) Ĉu Gerda ankoraŭ vivas? (jes / ne) Kiel batas la koro de Gerda? (forte / malforte / nekonscie / konscie / verŝajne) Kiun Tom volas informi? (la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la aŭtoritatojn / spionon) Ĉu iu, kiu perdis la konscion, kuŝu kun la kapo pli alta ol la piedoj? (jes / ne) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (7) Ekzemplo: [Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon]. ---> Mi restis tie unu semajnon. Nun faru vi: La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon]. Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo / kafon]. Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]! Eble [ŝi / ŝin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron]. [Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe. [Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta / tutan] [semajno / semajnon]. Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]! La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero / sukeron]. La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo / tablon], [ili / ilin] ne trinkis. La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo / tablon], ne estas [studento / studenton]. La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas tro [malgranda / malgrandan]. Ĉu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri [tasoj / tasojn] da [kafo / kafon]. Ekzemplo: Ĉu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aŭ ĉu li estas pli alta [kiel / ol] Bob? ---> Ĉu Tom estas same alta kiel Bob, aŭ ĉu li estas pli alta ol Bob? Nun faru vi: [Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli alta [kiel / ol] la stranga blondulo. Mi preferus resti ĉi tie [kiel / ol] iri informi la aŭtoritatojn. La vero ofte ŝajnas pli absurda [kiel / ol] imagaĵoj. Li iĝis pli kaj pli forta; li iĝis forta [kiel / ol] fortulo. Iru pli rapide, aŭ iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas! -----------------------------------------------------------------------