----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 4 (KVAR) Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis. Tom: Ni parolis pri tiu ulo. Bob: Kiu ulo? Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin! Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero. Linda: Kiu do ŝi estas? Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis? Tom: Jes. Pri li. Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda? Bob: Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco. Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio? Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ "kriptografio". Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom? Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo? Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj. Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas? Bob: Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas? Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo. Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (4) Respondu: Pri kio Linda kaj Tom parolis? (pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptaĵo-scienco) Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis? (Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu) Kiu scias, kiu estas Gerda? (Bob / Linda / Tom) Ĉu Bob konas la blondulon? (jes / ne) Kion instruas Gerda? (novajn lingvojn / lingvistikon / kriptaĵo-sciencon) Kiu estas profesoro pri lingvistiko? (Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo) Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom? (Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (4) Ekzemplo: [Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin]. ---> Mi diris tion al vi. Jen: [Ili / Ilin] demandas [mi / min]. [Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj. Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion]. [Ili / Ilin] ne scias. [Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo / junulon]. [Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton]. La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta / studentan] [restoracio / restoracion]. [Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion]. La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio / restoracion], estas [stranga / strangan]. [Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton]. [Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran]. [Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn]. -----------------------------------------------------------------------