----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 25 (DUDEK KVIN) "Sed vi ne respondis pri la fotokopio!" "Ho, pardonu. La profesoro havis ĝin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; ŝi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaŭ mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero." "Kiel Ronga enmiksiĝis en la aranĝon?" "Li estis la amanto de Marta, kaj ŝi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita domo." Gerda parolis: "La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaŭ kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li hezitis, iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ĉiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l'trezoro." "Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston." "Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia malsaĝeco! Kia stulteco!" "Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus." "Ĉu vere?" "Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro danĝere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon." Gerda silentis, pensema. "Terure!" ŝi fine diris. "Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas vin, ĉiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ diris nenion." Bob rigardis ŝin, kiun iom stranga esprimo. "Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis. ----------------------------------------------------------------------- NOVA MISTERO! KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO, Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon. Vi ne rimarkis, ĉu vere? Bedaŭrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de esperanto pli bone metiĝos en vian kapeton... ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ, SED NE EKZERCOJ Ĉar tiu ĉi estas la lasta ĉapitro de la GERDA-kurso, ne estas demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke vi zorge respondos ilin, ĉar viaj respondoj helpos nin plibonigi la kurson. Respondu per multegaj vortoj! Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel vi lernis Esperanton antaŭe? Ĉu la GERDA-kurso estis por vi utila? Ĉu vi sukcesis multe lerni per ĝi? Ĉu vi ĝuis ĝin? Ĉu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!") estis bone elektita? Ĉu ĝia lingvaĵo estas tro simpla? Ĉu la rakonto estas tro stulta, infaneca aŭ malinteresa? Ĉu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Ĉu eble estus pli bone havi nur ekzercojn post ĉiu ĉapitro, sen demandoj? Ĉu la demandoj estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj? Ĉu la ekzercoj estis utilaj? Ĉu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Ĉu vi povas proponi aliajn specojn de ekzercoj? Ĉu la "vortlisto" estis sufiĉe bona? Ĉu ĝi enhavu pli da gramatikaj klarigoj, aŭ pli da ekzemploj? Ĉu ĝi estu havebla en aliaj lingvoj? Ĉu eble vi eĉ povus helpi traduki ĝin al alia lingvo? Ĉu vi uzis aŭ havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aŭ lernolibron pri Esperanto? Kiujn? Ĉu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Ĉu kurso simila al la GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataŭ la GERDA-rakonto, estus utila por vi? Ĉu vi preferus simple trastudi iun libron en Esperanto? Ĉu vi volus trastudi libron diskutante ĝin kun iu? Ĉu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la Esperanto-Movado? -----------------------------------------------------------------------