----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 18 (DEK OK) "Via situacio ne plaĉas al vi, ĉu? Vi dezirus ŝanĝi ĝin, ĉu ne? Nu, estas facile ŝanĝi vian situacion. "Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oranĝon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko? Ankoraŭ varma, ĵus bakita. Tuŝu, sentu mem, kiel plaĉe varmeta ĝi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus saĝa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la manĝaĵojn. Mi bedaŭras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedaŭrinde, vidi tiel bela knabino suferi pro malsato. Mi sincere bedaŭras vian obstinecon. Nur eta "jes", kaj ĉio ĉi estos via." Li ŝajnigas sin afabla, sed estas io tre aĉa en lia vizaĝa esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ĉi tiu ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla. Krome, ŝi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu oranĝo estas vere suferiga. Kaj tamen ŝia devo estas diri "ne". "Ĉu vi legis la dokumenton, ĉu vi komprenis ĝin?" li aldonas, kvazaŭ espere. Kompreneble ŝi legis: ŝi estis scivola. Almenaŭ ŝi bezonis scii, kial oni ŝin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ŝi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ŝia memoro plene revenis, ŝi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis kompreni ĉion; ŝi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi al ili; ŝi ja antaŭ longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio ŝi ĉiam silentos. Neniam ŝi ŝanĝos sian decidon. "Ĉu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la aĉa voĉo. Ŝi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la oranĝo kaj la kuko. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, certe, preskaŭ ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne. Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas. Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!" "Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas: "Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (18) Kiu parolas komence de la ĉapitro, kaj pri kio? Kiel sentas sin Gerda? Kiom facile ŝi legis la dokumenton? Kial ŝi ne diras, kio estas skribita en la dokumento? Kion kunportas la aĉulo, kiam li revenas, kaj kial? Kia estas la voĉo de la filino de Gerda? Kion Gerda ricevas por manĝi? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ Ĉu vi scias, kion signifas "signifas"? Se ne, jen klarigo: "SIGNIFI" estas "doni ideon", "esti komprenata en certa maniero". "SIGNIFO" estas la ideo donata aŭ komunikata. Oni povas paroli pri la signifo de vorto ("Perdi" signifas "ekmalhavi", ekzemple) aŭ de io alia (Ruĝa lumo povas signifi "Haltu!"). Por la sekvanta ekzerco vi devos parigi la vortojn kaj la signifojn. "Centro" kaj "mezo" estas bona paro, ĉar "centro" signifas mezon (ne precize, sed preskaŭ). ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (18) Ekzemplo: centro : ---> centro : mezo Trovu la vortojn! ama(n)to aŭ ŝata(n)to : ameti : centro : en kiu loko : enakvigi : esprimi feliĉon pro io ricevita : esti atenta, sin okupi : farebla sen granda laboro : fari tre malbone : grupo de amikoj (ekzemple) : grupo de lernantoj : io kutime farata : kun bone funkcianta korpo : mallasta : ne kun : ne paroli, fari nenian bruon : neĉiutaga okazaĵaro : ofta okulkoloro de blonduloj : parto de parolo : perdi la konscion : pro kio : rigardi kiel veran : risko de malbono : senti la suferojn de alia homo : sesdek sekundoj : tempo en historio : tia, ke oni devas tuj fari ĝin : tre tre : vidilo en kapo: viro aŭ virino : La vortoj estas: amiko, aventuro, bani, bluo, danĝero, danki, ege, epoko, facila, fuŝi, homo, kial, kie, klaso, kompati, kredi, mezo, minuto, okulo, rondo, sana, sen, silenti, sveni, ŝati, tradicio, unua, urĝa, vorto, zorgi -----------------------------------------------------------------------