----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 17 (DEK SEP) "Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?" "Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako?" "Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj." "Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?" "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto..." "Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?" "Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin." "Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?" "Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis." "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj?" "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis." "Kial?" "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita -- certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (17) Pri kio parolas la policano? Kion precize instruas Gerda? Kiu estas la alta blondulo? Kiu estas Marta? Kial oni ankoraŭ ne pridemandis la blondulon? Kiel la policano esperas retrovi Gerdan? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ Jen ankoraŭ kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo. Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo: Linda rigardas la blondulon. Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la agadon de la verbo. En tiu ĉi frazo "Linda" estas la subjekto. Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la verbo estas farata. En ĉi tiu frazo la objekto estas "la blondulon". Oni montras la objekton aŭ per prepozicio ("Linda rigardas al la blondulo") aŭ per la finaĵo "-n". Tiun finaĵon "-n" oni nomas AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri la objekton en frazo, sed ankaŭ por aliaj aferoj. * * * Jam en la oka ĉapitro vi lernis pri la pronomo "si". La pronomo "si" estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj uzantaj ĝin estas REFLEKSIVOJ. Kiel vi jam scias, "si" resendas al la subjekto. Ekzemple: Linda vidas sin. signifas: Linda vidas Lindan. Oni devas scii, ke "si" resendas al la plej proksima subjekto. Normale tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aŭ "subfrazo"), en kiu ĝi aperas. Do en la frazo: Tom scias, ke Linda vidas sin. "si" resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la subjekto de "scias"). Pro tio, "si" neniam povas esti mem la subjekto aŭ parto de la subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni enmetus la vorton "sia": Linda pensas, ke ___ opinio estas prava. En tiu frazo "sia" devus resendi al la subjekto de "estas", kiu estas... "sia opinio". Neeble! En ĉi tiu ĉapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj. ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (17) Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile: PER, POR, PRI, PRO. PER montras ILON: Mi venis per aŭto. POR montras CELON: Mi aĉetis kafon por vi (por trinki). PRI montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio. PRO montras KIALON: Ŝi ŝatas lin pro liaj blondaj haroj. (CELO = tio, kion oni volas havi aŭ fari.) Enmetu unu el tiuj vortoj en ĉiun lokon: Mi multe lernadis ___ lingvistiko ___ sukcesi en la universitato. ___ la malfrua horo mi decidis veturi ___ aŭto, ___ esti pli rapida. ___ kio temas? - Mi ne scias; mi ĵus alvenis. Mi dankas vin ___ via helpo. ___ la bruo en mia angulo, estis ___ mi tre malfacile aŭdi. Mi scias certe ___ tio, ke mi vidis ĝin ___ miaj okuloj. Ŝi venis ___ instrui kriptaĵo-sciencon, sed mi neniam aŭdis ___ tiu fako. Ekzemplo: {Tom} scias, ke {Linda} rigardas al {Tom}. ---> Li scias, ke ŝi rigardas al li. Forigu la vortojn kun "{}"! Marko pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Marko}. Marko pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Tom}. Tom pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Tom}. De Petro {Linda} aŭdas malveran rakonton pri {Linda}. De Petro {Linda} aŭdas, ke Tom rakontis malveraĵon pri {Linda}. Ivano scias, kie {Petro} kaŝis {la} tason {de Petro}, sed {Ivano} ne scias, kie {Petro} kaŝis {la} tason {de Ivano}. {Linda} timas, ke la spiono sekvas {Lindan} tra la urbo. {Petro} timas, ke {Linda} amas {Lindan} pli ol {Petron}. {Linda} ĉiam pensas, ke {la} opinio {de Linda} estas prava. Marko diras, ke {Petro} perdis {la} tason {de Marko}. Sed Petro diras, ke {Marko} perdis {la} tason {de Marko}. Linda ne scias, ke {Marko} {Lindan} amas. Linda ne scias, ke {Marko} {Gerdan} amas. -----------------------------------------------------------------------