----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 16 (DEK SES) "Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolĉaĵoj." "Eble estis ĉefe pano." "Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia aŭta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko." "Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?" "Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: ĉu ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min ĝenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ĵus eksidis." "Li do estas _via_ blondulo, ĉu?" "Ne parolu malsaĝe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aŭ pseŭdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestaĵoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis pecoj el hundo aŭ kato. Certe ne estis kokidaĵo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi, kaj same la turka kafo; ĝi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi manĝis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo." "Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas ĉefe menuoj." "Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la plafono..." "Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!" "Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito." "Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie." "Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?" "Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?" "Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin alifoje." "Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri _via_ blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas _via_ blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom." "Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li?" "Nu, verŝajne ĉar..." "Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!" ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (16) Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo? Kien li subite eniris? Kial Linda hezitis sekvi lin tien? Kiel aspektis la restoracio? Kion manĝis Linda? Kion faris la soldatoj? Kia estas Linda? Kio estas Linda? Kion rimarkas Linda post la telera milito? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto verŝajne ne estas por vi nova; ĝi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu ĉi lingvo, kiun vi nun lernas. Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". Ĉu vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aŭ ĉu eble tiu granda lingvo estas via lingvo? La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos nin paroli pri la lingvo. Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj): SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras aĵojn: tablo, knabino, spegulo, libero, amo,... ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda, studenta, kaŝa,... VERBOJ (kun finaĵoj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj montras agojn aŭ situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amikiĝi,... ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble, verŝajne, fakte, kaŝe,... Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas: PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,... PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi, ili, si, oni. ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la. ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (16) Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj. Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto). Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto). "KIA estas via amiko?" - "Li estas belA." "KIEL vi manĝas?" - "Mi manĝas malrapidE." Ŝia vizaĝo subite iĝis ruĝa. "KIA ĝi iĝis?" - "Ĝi iĝis ruĝA." "KIEL ĝi iĝis ruĝa?" - "Subite." Metu la ĝustan vorton! Ĉiu mankanta vorto estas unu el: kiel, kia, kian, kiaj, kiajn. Kun ___ sako li eliris? - Li eliris kun papera sako. ___ li forveturos? - Mi pensas, ke li forveturos aŭte. ___ numeron vi notis? - Mi notis lian aŭtan numeron. ___ vi sekvis lin? - Mi sekvis lin iom malproksime. ___ li estis vestita? - Li estis vestita per multkoloraj vestoj. ___ vi sentas vin hodiaŭ? - Mi sentas min tre bone, dankon! ___ estas via sano? - Multe pli bona ol hieraŭ. ___ virojn ŝatas Linda? - Ŝi ŝatas blondulojn. ___ vi ekkonis lin? - Ni estis en la sama lernejo. ___ restas Gerda? - Ŝi restas soifa. -----------------------------------------------------------------------