----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 15 (DEK KVIN) "Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige?" "Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis." "Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ." "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton?" "Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn." "Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?" "Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta naz-al-naze kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi." "Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!" "Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ĉiaspecajn ĉokoladojn kaj aliajn dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ tiun dolĉaĵvendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan- kaj dolĉaĵvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi. Nu...e... kion mi rakontis?" "Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis de la ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi-matene? Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?" "Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..." ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (15) Kun kiu parolas Tom? Ĉu ŝi bone dormis? Ĉu Tom raportas unue? Ĉu ŝi sukcesis paroligi la blondulon en la aŭto? Kie ŝi poste vidis lin? Kion la blondulo aĉetis? Kial Linda ofte irus al la vendejo por multon aĉeti? Kial ŝi tamen ne faras tion? Kion trinkis Linda? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (15) Ekzemplo: ne alia : ---> ne alia : sama Trovu la vortojn! al ekster : atente rigardi : ĉiuj el la du : danĝero, necerteco : daŭre esti en la sama loko : ekmalhavi : esti senkonscia, sed sana : faciligi la agadon : fina parto de kruro : interparoli pri io : io, kio funkcias per si mem : iri malantaŭ io : laŭte peti, ke iu venu : malbela aŭdaĵo : maltago : motora veturilo : ne alia : ne en : ne esti mortinta : noktiĝo : parto de domo : parto de la korpo, kie estas la okuloj : pensanta : post mallonga tempo : resanigi : doni sciigon : sep tagoj : tio, kion oni pensas pri iu temo : tomatokolora : zorgi pri malsanulo : La vortoj estas: ambaŭ, aŭto, aŭtomato, baldaŭ, bruo, ĉambro, diskuti, dormi, ekster, el, flegi, helpi, informi, kapo, konscia, kuraci, nokto, observi, opinio, perdi, piedo, resti, risko, ruĝa, sama, sekvi, semajno, vespero, vivi, voki -----------------------------------------------------------------------