----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 10 (DEK) Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon? Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi. Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia? Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭlonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe -- ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon. Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas? Sed nun Tom malŝatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas? Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (10) Kiu ne emas fidi la flegistinon? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo) Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke? (en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe) Estas ___ flegistino(j) en la universitato. (unu / du / tri / kvar / kvin) Pri kiu zorgas Tom? (pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino) Ĉu Tom ŝatas la novan aventuron? (jes / ne) Kiun amas Tom? (Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (10) Ekzemplo: Tom [*] Linda estas student[*]. ---> Tom kaj Linda estas studentoj. Nun faru vi: Tom [*] Linda estas student[*]. En universitat[*] restoraci[*] ili observas blond[*] junul[*], kiu agas plej strange: Dum li parolas [*] knabino, li kaŝ[*] metas io[*] en ŝi[*] kafotaso[*]. Eble estis drogo, ĉar tuj post ki[*] ŝi ekstaras kaj forlasas la restoracio[*], [*] la koridoro[*] ŝi jam perdas la konscion. Intertemp[*], Bob sid[*]is ĉe Tom kaj Linda. Li povas rakont[*] al ili[*], ki[*] estas la knabino: Ŝi estas Gerda, nova instruist[*] pri kriptaĵoscienco ([*]novaj sekretaj lingvoj). Ronga, la profesoro pri lingvistiko, volis, ke ŝi ven[*] al la universitato [*] instru[*] kaj labor[*] kun li. Kiam ili aŭdas ŝi[*] falbruon el la koridor[*], Bob kaj Tom rapidas por helpi ŝi[*]. Bob metas ŝin bone, tiel [*] ŝi kuŝu komforte, kaj Tom ir[*] vok[*] flegistinon. Tiu flegistino, dika, grasa kaj parolema, nur post long[*] diskut[*] kun Tom konsciiĝas [*] tio, ke la afero urĝas. Se ŝi est[*] pli zorgema, ŝi [*] rapidus kaj eble ne okazus jeno: Kiam Tom fine [*]venas kun la flegistino, Gerda estas for, kaj Bob sidas ĉe la koridor[*] mur[*], bat[*]a surkape. Kion [*]tempe faras Linda? Ŝi pli kaj pli [*]trankvil[*]as, lasite sola [*] la universitata restoracio kun la blond[*] strang[*]. Ŝi observ[*] lin, kaj kiam li eliras tra la pordo alurb[*], ŝi[*] sekvas li[*]. Linda estas junulino iom tim[*], certe belega. Tom am[*]as ŝin; li havas okulojn nur [*] ŝi. Li zorgas pri ŝi. Ĉu ŝi trov[*] en danĝero? Ki[*], fakte, ŝi iros? Kaj Gerda, kien ŝi[*] foriĝis? Ki[*] okaz[*] kun ŝi? La afero [*] pli kaj pli mistera! -----------------------------------------------------------------------