----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 3 (TRI) Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi? Linda: Saluton, Bob. Tom: Bonan tagon, Bob. Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj. Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin. Bob: Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo? Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni. Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi. Tom: Mi ne parolis pri amo. Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo. Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto. Tom: Prave. Simpla fakto. Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun. Linda: Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro! Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava. Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava? Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis. Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas. Bob: Mi parolas pri via vizaĝo. Linda: Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela? Bob: Ho jes, ĝi estas bela, ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera! Linda: Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera? Bob: Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (3) Kiuj aspektas kiel spionoj? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo) Ĉu Bob salutas ilin tuj? (jes /ne) Ĉu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu ĉe ilia tablo? (jes / ne) Kiu ne volas esti maldiskreta? (Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo) Kio estas sur la vizaĝo de Linda? (bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (3) Ekzemplo: { -as aspekt- ĉu kiel la -o -o student- ul- ? } ---> Ĉu la ulo aspektas kiel studento? Jen: { -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- } { -e -is mi post- re- -ven- } { -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- } -----------------------------------------------------------------------