----------------------------------------------------------------------- ĈAPITRO 1 (UNU) (En universitata restoracio) Tom: Saluton, Linda. Linda: Saluton, Tom. Tom: Diru al mi: kiu estas tiu? Linda: Kiu? Tom: Tiu alta, blonda, juna viro... Linda: Kiu? Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo. Linda: Ho, tiu! Tom: Jes, tiu. Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne. Tom: Li estas tute sola. Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li. Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda. Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj... Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela. Linda: Nu, nu... Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi! Linda: Sed... Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo. Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (1) Diru al mi: Kiu sidas en la angulo? (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro) Kiu iras al li? (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro) Al kio iras Tom kaj Linda? (al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la blonda viro) Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo? (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro) Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato? (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (1) Ekzemplo: { -a al -as grand- ir- mi -o spegul- } ---> Mi iras al granda spegulo. Jen: { -a -as est- grand- li -o vir- } { -a -as en est- li -o restoraci- student- } { -a jen labor- nov- -o } { -a -as nenio nun okaz- special- } { -as bel- est- kio -o ? } -----------------------------------------------------------------------